ホームページ > Progreson > N-ro 26 > Eksplodis energio de loka E-istaro
"Kiel vi opinias pri tio, ke ni okazigu Japanan Esperanto-kongreson?"
En iu leciono de vendreda kurso s-ro Kauxanisxi, la kursgvidantol demandis nin pri la plano. Jam de antauxe mi sciis, ke la kursanoj intencas iam inviti la kongreson en nian urbon, sed miaopinie tio estas nur plano por post multaj jaroj. Tial tiu demando esits abrupta por mi. Mi dubis, cxu tio estas nur demando aux cxu propano. Multaj pensoj samtempe venis al mi kaj komplikigxis en mia kapo.
Antaux kelkdek jaroj KEG (Kanazauxa Esperanto-Grupo) invitis la kongreson en nian urbon kaj tiam s-ro Kato sola preparis kaj plenumis preskaux cxion. Cxu s-ro Kauxanisxi tre okupita de sia profesio povos havi tempon por la preparado, kiel tiama s-ro Kato? Cxu ne mankas tempo por prepari la inviton? Cxu la interparolkapablon almenaux gxis tia grado, ke ni povas doni al la partoprenantoj nepre necesajn informojn en E-o? Cxu ne estas financa problemo? Cxu la enspezo kovros la elspeezon? Kiel kaj kion ni devos fari, se la kongresa konto estos en deficito? Kvankam tiom da maltrankviloj, mi apenaux povis diri: mi timas deficiton. Kontraux tiel negativa penso de malkuragxa mi, aliaj kursanoj estis tre gajaj kaj viglaj. Sxajnis al mi, ke ili kun gxojo jam akceptis la proponon kaj ilia brusto sxveligxas de espero, ke ili mem okazigos grandan feston.
Responde al mia timo, s-ino Doi, la konstanta sekretario de Japana Esperanto-Kongreso, diris: Eble la kongreso sukcesos sendeficite, se nur 300 homoj aligxos gxin, kaj se la konto ekhavus deficiton, JEI sXtopus gxin per la fonduso, kiu estas akumulita el superflua sumo de gxinunaj kongreskontoj. Plie, se la konto de la kongreso ekhavus superfluan sumon, JEI kai la LKK dividus gxin po duono kaj JEI enkalkulus sian porcion en la fonduson. Tiu klarigo, aux cxu gxi estis kuragxigo, komplete regis la atmosferon de tie por okazigi la kongreson en nia urbo. Mi ne scias, kiam kaj kiu, al kiu esprimis nian akcepton pri la kongreso.
De tiam cxiu lokano komencis labori vere vigle. Malgraux troa okupiteco de sia profesio, s-ro Kauxanisxi energie plenumis diversajn taskojn. Li sukcese petis kunlaboron de Hokuriku Esperanto-Ligo, organizis la LKK-on kaj li mem farigxis la estro, invitis oratoron por la memoriga parolado, bone ordigis multajn malfacilajxojn por inviti alilandanojn; s-ron Lee Chongyeong, la eksprezidanto de UEA; delegitaron de cxna urbo Sucxoux, kiu estas gXemela urbo de nia urbo Kanazauxa, kaj aliajn diverslandajn partoprenantojn. La laboroj supre menciitaj estas kvazaux videbla parto de bankizo kaj pri la subakva parto multoble pli ol la videbla, li devis labori rimarkite de neniu.
De la komenco de la preparado, EPA partoprenis en la laboro, kaj tio estis granda kuragxigo al ni, precipe sindonema laboro kaj tre utila propono de s-ro Saito multe kontribuis al la sukceso. Ne nur li, sed ankaux cxiu EPA-ano tre diligente laboris kaj helpis nin. EPA, bone funkcianta organizajxo, kaj ampleksa amikado de la anoj cxiam montris al ni solvon, kiam ni embarasigxas pro malfacilajxo. Grandan parton de la sukceso ni sxuldas al EPA.
Se ni temas pri KEG, menciinda estas aktiva laboro de virinoj. Ili tre brave laboris kaj helpis tre okupitan estron de la LKK. Se ne estus iliaj helpemaj laboroj, estus dubinde, cxu ecx tiel talenta estro de la LKK povus tiel bone plenumi sian taskon. Sene estus ili en nia grupo, ni ne povus havi la kongreson en nia urbo, nek povus tosti pro la sukceso. Eble multaj el la partoprenantoj pensis, ke KEG konsistas nur el inaj anoj.
Dum malkuragxa mi penis almenaux ne malhelpi la laboron de la LKK, cxio iris tre glate, kaj mi konfirmis, ke cxiuj el E-istoj en Hokuriku estas tre talentaj en diversaj sferoj. Dank'al la laboro de tiuj talentuloj la kongreso finigxis en granda sukceso. Kaj la kongreso donis al mi sxancon renkonti kun malnovaj kaj bonaj konatuloj. Pro tio mi elkore dankas al cxiuj, kiuj kunlaboris por la sukceso.
Certe la preparado multe rabis de ni lernotempon, sed mi kredas, ke la viglaj kaj sinceraj kolegoj plidiligente lernos de nun, kaj nun mi forte deziras, ke la lokanoj frakasu la misauxgurajxon, ke kadukigxos la E-movado de tie, kie oni okazigis Japanan Esperanto-kongreson.