ホームページ> Progreson > N-ro 26 > Masxin-tradukado
La iama gxenerala sekretario de UN Butros Gali montras nean sin-tenon al Esperanto, menciante teknikan evoluon de masxin-traduko. Tio estas optimismo de teknika disvolvigxo.
Multaj esperantistoj rigardas lingvan problemon nur de vidpunkto de interkomunikado. Pro tio ili atendas de Esperanto nur funkcion de komunikado. Cxu lingvo portas nur rolon de komunikado? Zamenhof estas unua poeto de Esperanto. Jes, la unua. Lingvo povas doni gxuon, la plej primitivan kaj fortan. Tiu, kiu celas en Esperanto nur komunikilon, estas tia, kia sercxas nur generadon en seksumado. Nun oni celas gxuon en seksumado kaj ne generadon. Pro tio, neniom malkreskas aborto kaj aidoso, malgraux teknika progreso de produktado de kondomo, kiu povas doni tiel fajnan kvaliton, ke oni povas gxui perfektan volupton, kvazaux sen gxia almeto. Nun Esperanto eniras la duan fazon. Esperanto-Pen-centro aligxas al Pen-centro internacia. Nome, Esperanto farigxas kultura lingvo, monde agnoskita. Cxu vi povas amindumi per masxin-tradukilo?