ホームページ > Progreson > N-ro 26 > Nova mono naskigxis


Monologo de idioto,

Nova mono naskigxis

Paradiza Libelo

En la 1-a de januaro 1999, en euxropo naskigxis nova mono Euxro. La mono ekfunkciis kiel komuna mono de EU. Gxis nun nur usona dolaro estis rigardata kiel internacia valuto, sed nun oni diras, ke ankaux la nova mono funkcios kiel internacia valuto. Estante laiko de ekonomio mi ne povas kompreni la onidiron, ke la nova mono grave influos mondan ekonomion, sed mi estas certa, ke nun estas plej bona sxanco por propagandi kaj disvastigi Esperanton en la mondo.

Eldoni monon estas unu el plej gravaj rajtoj de sxtato, sed nun la sxtatoj kolektigxintaj en EU rezignis la rajton konfidante al EU kaj celas plibonigi kaj plifortigi sian ekonomion kune kun aliaj sxtatoj en EU. Kvankam tio estas tre grandioza provo, tamen perdinte nur nun sed fundamentan rajton la sxtatoj jam estas kriplaj, kaj pro tio multaj maloportunoj cxagrenos la sxtatojn. Finfine ili ekdezirus, kun aliaj kolegaj sxtatoj kunigi kaj uzi sian cxiun rajton kiel unu perfekta sxtato. Sed por tiel unuigxi, multaj barajxoj obstrukcas la vojon. Unu el la barajxoj estas lingva problemo.

En EU kolektigxas diversaj sxtatoj kun sia nacio, kaj ili respektive havas sian lingvon. Mi opinias, ke lingva diverseco malfortigas solidarecon inter la sxtatoj kaj baldaux ili nepre sentos necesecon de komuna lingvo. Cxu tiam iu nacio volas preni alies lingvon forjxetinte sian kun la propra kulturo kaj nacia digno? Neniu deziras preni alies lingvon, tamen nepre necesas komuna lingvo. Tiu dilemo fine igos ilin kompreni, ke enkonduki neuxtralan lingvon estas plej juste.

Se tiel EU prenus Esperanton kaj sukcese prosperus en ekonomio, cxiu sxtato en la mondo volus esti tiel prospera kiel la sxtatoj en EU, kaj multaj ekonomiaj komunumoj naskigxus en la mondo; senescepte en la komunumoj aplikita estus Esperanto. La komunumoj baldaux rimarkus, ke cxiuj komunumoj unuigxi estus plibone por pliaj prospero kaj felicxo de la homaro. Tiel la Espero de nia Majstro estus realigita.


[ Antauxe | Indekso | Sekvante ]