" Ni agu kiel homaranoj por la terglobo! "

Evidentig^as, ke nia terglobo farig^is malsana pro la media kaj ekologia plobremo kaj bedau^rinde tiu c^i malsano ankorau^ porgresas tiel dang^ere, ke nun ni c^iuj devas tuj agadi por resanigi la terglobon kun sutarpunkto de terglobano. Mi kredas, ke Esperantistoj povas fari siajn kontribuojn por c^i tio, c^ar ni jam havas la ideon de homarano, kiun unue menciis Zamenhof.

la urbero Uc^inada, kiu trovig^as marborde kaj distancas de la urbo Kanazau^a per autoveturado de 15mimutoj. Mia urbo estas plena de naturaj pejzaj^oj, Japana maro, bela sabla marbordo kaj la lago Kahokugata.

G^is antau^ c^irkau 30 jaroj oni profesie fis^kaptadis en tiu lago kaj tre bongustis g^iaj f^is^oj kaj konkuloj. Tamen intertempe tute s^ang^ig^is la c^irkonstanco. La akvo de la lago malprigis kaj multege da rubo estis forlasita tie kaj kelkaj lokoj farig^is tre dang^eraj ec^ kun mallbona odoro. Tiamaj naturaj kaj belaj pejzaj^oj de la lago jam malaperis.

Ni tre multe bedau^ras tion c^i kai pensas,
ke ni devas ripari la difektitan lagon tiel, ke g^i estu tia, kia estis gi autau^e, kiam nag^is tie multaj kaj diversaj f^isoj. Plej urg^e estas tuj komenci la agadon.

En la jaro 1995 ni fondis specialan aktivan grupon, kiu sin nomis "la Studejo por la lago Kahokugata" kaj tuj komencis laboron ekzameni la efektivan staton de la lago. Kaj krome ses monatojn poste ni organizis junulojn inkluzive de mez- kaj alt- lernejanoj, kiuj starig^is sian grupon nomatan "Respubliko Kahokugata." En ^gi partoprenis por kunagado e^c kelkaj alilandanoj, kiuj log^as c^irkau la urbo Kanazau^a kaj interesigas pri la afero.

Tuj post fondig^o de la respubliko ni havis la unuan kunvenon kaj tiam decidis jenan deklaron, " Ni konsciu bone la respondecon kaj la rolon de la homoj, kiel unu el multaj vivaj^oj sur la terglobo." "Ni decidis fondi respublikon kie ,oni respektas diversecon de la homoj kaj penas revenigi al ni belan lagon."

Unue ni faris la laboron vidi la lagon de proksime per niaj proplaj okuroj, c^ar multaj homoj ec^ unu fojojn ne vizitis la lagon kun preteksto, ke la lago estas dangera kaj g^ia akvo estas tre malpura kaj malbonodora.

Unue ni mem konstruis floson el ligno c^irkauita de auto-radoj kai aventuris sur la lagon. Tiel ni reale povis vidi, ke la akvo.
de la lago jam perdis sian normalan koloron
Tiu malpureco de la akvo forte surpurizis alilandan amikon, s-ro Rolf, sveda junulo, kiu kunagadis en la Respubuliko.

En alia okazo la grupo de la Studejo ekzamenis la lagon kaj per s^ovelilo provis preni esplore la fundan koton de la lago kaj trovis multajn rubaj^ojn, ekzemble difektita au^to, foruzitaj elektraj mas^inoj, neburuligeblaj metalaj^oj kaj aliaj. La plaj granda surprizo estis, ke la plajparto de la rubaj^oj s^ajnis forj^etitaj en la lagon per la manoj de originalaj civitanoj.

Nomo de la Kahokugata origine signifas la lagunon Kahoku. Fakte g^i estisantau^e ne lago, sed laguno, kiu kontaktig^is anbau^flanke al riveroj kaj al maro.

Antau^ pli ol 30 jaroj en la jaro 1964, oni komencis elsekigi grandan parton de la laguno. Kaj fine en 1968, oni fermis la pordon de la digo por apartigi la lagunon for de la maro. Tiel du trionoj de la laguno estis terigitaj por kultivi rizon kaj nun nur turiono de la laguno restas kiel la lago.

Tamen intertempe la mondsituacio jam s^ang^ig^is de riz-manka periodo al tiel nomata riz-abunda periodo.Tio c^i ja farig^is senutila s^tata entrepreno, kiu konsumis la longtempan laboradon de 25 jaroj kaj la grandan monsumon de 30 miliardoj kaj 20 milionoj da enoj.
En la lago enfluas 6 riveroj kaj la loj^antoj

c^iam plimultig^as c^irkau^ la riveroj, tamen akvoprigejoj mankas kaj akvoprigado ne sufic^as, sekve la malpura akvo el la domoj komencis rekte enflui en la lagon.

Rapida ekonomia disvovig^o kaj malgrandigo de la lago duobligis malbonig^on de kondic^o de la lago. Aldone la artefarita digo fermis la pordon al la maro kaj la akvo de la lago stagnadis kaj perdos salecon.Ec^ la bordo de la lago estis fiksita per betono kaj s^talo.

Tiel la lago perdis la kapablon memprigi la akvon kaj ankau^ g^ia ric^a ekologia sistemo perdig^is. Pro elsekigo de la lago la vivmanielo de la log^antaro devis sang^ig^i. La lago perdis ankau^ la ekonomian valoron kiel fis^ejon por fis^-kaptistoj kaj farig^is forgesita de animo de la logantoj kaj restis forlasita senatente pri g^ia terura malpurig^o.

Sed c^e la Studejo kolektig^as multaj kaj diversaj homoj, sciencistoj entreprenistoj, urb-registaranoj, log^antoj, gejunuloj kaj geknaboj, kiuj havas la komunan celon ripari la lagon difektitan medie kaj ekologie.

Ili c^iuj pensas sincere, ke la terglobo donas kaj gardas iliajn vivojn kaj la homo okupas ne la tuton sed nur unu parton de la ekologia sistemo de la terglobo. Pro tio la homo devas havi ne nur bonkorecon, sed respondecon de la aliaj vivspecojn. La

historio de la lago Kahokugata montras al ni, kiel kaj kiom ni detruis la naturon en nomo de la civilizacio. Iu sciencisto de la Studejo diras tiel, "Ni c^iuj homoj kiel pasag^eroj flugas per giganta aviadilo nomata la terglobo. Tiu c^i aviadilo estas bone konforta, tamen unu s^raubo malligig^is kaj perdig^is. Ankau^ aliaj s^rauboj komencis malligig^i kaj perdig^i.

C^i momente la aviadelo apenau flugas, tamen se aliaj kelkaj s^rauboj perdig^os, la aviadilo komencos detruigi sur la c^ielo. Se ni nun ne faras ion por ripari, la aviadilo certe ekfalos teren. La nuna stato de la medea kaj ekologia problemo estas tia, kia tiu aviadilo."

Nun la Studejo komencis eksperimentan laboron purigi la akvon per natura forto de plantaj^oj kunhelpe de la urb-registaro kaj s^tata buroo por la medio. La Studejo preparis kaj arang^is per siaj propraj klopodoj la planon por eksperimentoj. Ili nun ekhavas kontakton kun sciencistoj de Cinio kaj Indonezio, kiuj okupigas pri tiu c^i problemo.

Jam dufoje ili vizitis la sciencistojn de "Nankina Instituto de Geografio kaj Lago", kiu trovig^as apud la lago Uri en la urbo Suzhou de C^inio. Tiam c^inaj esperantistoj, s-ro Wan Yu kaj s-rino Lin Wen Sen, kiuj nun log^as por siaj studo kaj laboro en Kanazau^a, helpas kunligi la sciencistoj de anbau landoj. Ni celas Esperantan kontribuon en tiu c^i laboro.

Mi pensas, ke Japanio ankorau^ ne estas
matura la diskuto pri la media kaj ekologia problemo. Tamen ec^ se unu homo, kiu jam rimarkis la problemon urga, komencos fari sian laboron por g^i, certe la problemo farig^os la komuna temo inter c^iuj homoj. Por ke la homoj dau^re vivu en bona kondic^o, nepre necese estas, ke ekzistu tia terglobo, kia garantias al c^iuspecaj vivantaj estaj^oj kunvivi harmonie.

La plej grandan respondecon por tio devas havi ni men la homoj. Por postlasi plibonan median kaj ekologian kondic^on al niaj estontaj generacioj ni c^iuj havas ankau^ taskojn kune agadi trans la landlimoj. Mi esperas, ke nia Esperanto servu al tio c^i.


@

Ni agu kiel homarano por la terglobo!

@